Muzikgamoj

Teorio pri Skaloj, Modaloj, Gamoj kaj ankaŭ mp3 demonstradoj

Ĉi tie gamoj ne estas fingraj ekzercaĉoj, sed iloj por krei etosojn!

Verda Stelo


Enhavo


SKALO: difino kaj klarigoj pri la vorto "skalo", kaj desegnoj de ĉiuj el la 350 skaloj.

MODALO: difino kaj klarigoj pri la vorto "modalo", kaj desegnoj de ĉiuj el la 2047 modaloj.

GAMO: difino kaj klarigoj pri la vorto "gamo".

GAMGENERILO: serĉu kaj trovu iun ajn el la 24306 gamoj per komputila programo!

EKZOTAJ GAMOJ: mp3 demonstradoj per elektra gitaro, kun diagramoj por la fingroj.

BLUSO: blusaj gamoj kaj progresioj.

LIGILOJ: muzikaj TTT-ejoj en la Lingvo Internacia.



La signoj uzitaj en tiu ĉi paĝo:

— # = dieso (plialtigas la noton po unu duontono);

— b = bemolo (malplialtigas la noton po unu duontono);

— A B C D E F G = La Si Do Re Mi Fa Sol;

— m = minora akordo.


Vortofonto

MUZIKA TERMINARO de M.C. BUTLER kaj F. MERRICK (reeldonita de Muzika Esperanto-Ligo en 1992)





 

Skalo


Grada Skalo

Skalo estas sentonika do senhierarkia aro da gradoj.

La plej taŭga bildo por simboli skalon estas cirklo, ĉar cirklo havas nek komencon nek finon.

Cirklo bildigas oktavon, en ĝi neniu grado estas toniko.

Ĉar estas neniu toniko, skalo povas esti nek maĵora nek minora.

Kompreneble, tia skalo estas koncepto, ĉar gradoj estas abstraktaĵoj.

Pro tio ĝi estas neaŭdebla ĉar nur konkretajn notojn oni kapablas aŭdi.


Nota Skalo

Skalo povas ankaŭ manifestiĝi per notoj (kompreneble sen toniko do sen hierarkio).

Jen kelkaj ekzemloj:

  — la notoj de la blankaj klavoj de la piano (senkromsigna Diatona Skalo: 1 el la 12 eblecoj por tiu skalo)

  — la notoj de la nigraj klavoj de la piano (tutkromsigna Kvintona Skalo: 1 el la 12 eblecoj por tiu skalo)

  — la notoj de diverstonalaj diatonaj muzikiloj (malsimilaj manifestigaĵoj de la Diatona Skalo)

Eĉ en situacio kie skalo konsistas el notoj ĝi tamen estas neaŭdebla, ĉar ekde kiam oni komencas ludi ĝi iĝas gamo + modalo per enkonduko de toniko!


Listo de ĉiuj skaloj (circle desegnitaj)

Kun la oktava cirklo dividita en 12 egalpartoj estas ja:

  — 6 dugradaj skaloj

  — 19 trigradaj skaloj

  — 43 kvargradaj skaloj

Diatona Skalo

  — 66 kvingradaj skaloj

  — 80 sesgradaj skaloj

  — 66 sepgradaj skaloj

  — 43 okgradaj skaloj

  — 19 naŭgradaj skaloj

  — 6 dekgradaj skaloj

  — 1 dekunugrada skalo

  — 1 dekdugrada skalo


La plej fama skalo el ĉiuj skaloj estas la Diatona Skalo.

Ĝi estas sepgrada skalo kaj oni povas senerare ĝin rekoni per la 2 duontonoj apartigitaj pere de 2 tonoj unuflanke kaj de 3 tonoj aliflanke.

Ĝia komplementa skalo estas la Kvintona Skalo, skalo kiu estas ankaŭ ege fama tra la tuta mondo!

Skalo naskigas tiom da modaloj, kiom da gradoj ĝi enhavas.





 

Modalo


Modalo estas sinsekvo da gradoj (kaj ankaŭ da intervaloj), kiun komencon oni nomas tonikon.

Oni povus image konsideri, ke malsamaj modaloj de iu skalo estas kiel malsamaj bildoj de iu objekto: ekzemple cirklo kaj rektangulo estas 2 malsamaj bildoj de cilindro.

Ĉiu modalo havas propran etoson.


Diatonaj modaloj

Nomoj

IONA = modalo de Do

DORA = modalo de Re

FRIGA = modalo de Mi

LIDA = modalo de Fa

MEZLIDA = modalo de Sol

EOLA = modalo de La

LOKRA = modalo de Si


Uzo

La plej famaj estas unue la modaloj IONA kaj EOLA, poste venas la modaloj MEZLIDA kaj DORA.

— IONA ekzemplo: Averto de la grupo Kajto.

— EOLA ekzemplo: Ne paŝu for de la grupo Tutmonda Muziko.

— MEZLIDA ekzemplo: En Kaĉ de la grupo Team.

— DORA ekzemplo: Mia Tero de la kantisto Ĵak Yvart.

Malpli uzitaj estas la modaloj FRIGA kaj LIDA.

— FRIGA ekzemplo: Tunga mín vertu treg ei á (Islanda mezepoka muziko).

— LIDA ekzemplo: Gralysingspringar (Norvegia tradicia muziko).

Preskaŭ ne uzita estas la modalo LOKRA.



La gradoj de la 7 modaloj de la Diatona Skalo

IONA 1 2M 3M 4 5 6M 7M
DORA 1 2M 3m 4 5 6M 7m
FRIGA 1 2m 3m 4 5 6m 7m
LIDA 1 2M 3M 4+ 5 6M 7M
MEZLIDA 1 2M 3M 4 5 6M 7m
EOLA 1 2M 3m 4 5 6m 7m
LOKRA 1 2m 3m 4 5- 6m 7m

Listo de ĉiuj modaloj (linie desegnitaj)

Kun la oktava cirklo dividita en 12 egalpartoj estas ja:

  — 11 dugradaj modaloj

  — 55 trigradaj modaloj

  — 165 kvargradaj modaloj

  — 330 kvingradaj modaloj

  — 462 sesgradaj modaloj

  — 462 sepgradaj modaloj

  — 330 okgradaj modaloj

  — 165 naŭgradaj modaloj

  — 55 dekgradaj modaloj

  — 11 dekunugradaj modaloj

  — 1 dekdugrada modalo


Modalo ne estas modifebla per transpono: transponado ne aplikiĝas al modalo.

Modalo estas neaŭdebla: mankas la notoj.

Ĉiu modalo povas "vestiĝi" per 12 malsamaj gamoj, kiuj tamen kunhavos la saman sinsekvon da intervaloj.





 

Gamo


Gamo estas sinsekvo da notoj ordigitaj laŭ la intervaloj de la modalo.

Notoj estas modifeblaj per transpono: gamon oni do povas transponi.

En ĉiu el la 12 malsupraj tabeloj nur notoj ŝanĝas ĉiulinee: gradoj kaj intervaloj NE ŝanĝas (ĉar ili rilatas al modalo). La ordigo de intervaloj ŝanĝas nur kiam oni eniras alian tabelon, do alian modalon.



La 84 gamoj diatonaj

mp3 specimenoj (per elektra gitaro) de diatonaj gamoj

Iona en C: la akordoj estas C Am Dm G

mp3: C Am Dm G


Eola en A: la akordoj estas Am G F F

mp3: Am G F F


Mezlida en G: la akordoj estas G F C G

mp3: G F C G


Dora en D: la akordoj estas Dm Em

mp3: Dm Em



La muziknotoj de la 12 gamoj de la modalo IONA (= modalo de Do)

C Gb bDb Gb E F Gb G Gb A Gb B
Db Eb F Gb Ab Bb C
D E F# G A B C#
Eb F G Ab Bb C D
E F# G# A B C# D#
F G A Bb C D E
Gb Ab Bb Cb Db Eb F
G A B C D E F#
Ab Bb C Db Eb F G
A B C# D E F# G#
Bb C D Eb F G A
B C# D# E F# G# A#

La muziknotoj de la 12 gamoj de la modalo DORA (= modalo de Re)

bDb Gb E F Gb G Gb A Gb B C Gb
Eb F Gb Ab Bb C Db
E F# G A B C# D
F G Ab Bb C D Eb
F# G# A B C# D# E
G A Bb C D E F
Ab Bb Cb Db Eb F Gb
A B C D E F# G
Bb C Db Eb F G Ab
B C# D E F# G# A
C D Eb F G A Bb
C# D# E F# G# A# B

La muziknotoj de la 12 gamoj de la modalo FRIGA (= modalo de Mi)

E F Gb G Gb A Gb B C Gb bDb Gb
F Gb Ab Bb C Db Eb
F# G A B C# D E
G Ab Bb C D Eb F
G# A B C# D# E F#
A Bb C D E F G
Bb Cb Db Eb F Gb Ab
B C D E F# G A
C Db Eb F G Ab Bb
C# D E F# G# A B
D Eb F G A Bb C
D# E F# G# A# B C#

La muziknotoj de la 12 gamoj de la modalo LIDA (= modalo de Fa)

F Gb G Gb A Gb B C Gb bDb Gb E
Gb Ab Bb C Db Eb F
G A B C# D E F#
Ab Bb C D Eb F G
A B C# D# E F# G#
Bb C D E F G A
Cb Db Eb F Gb Ab Bb
C D E F# G A B
Db Eb F G Ab Bb C
D E F# G# A B C#
Eb F G A Bb C D
E F# G# A# B C# D#

La muziknotoj de la 12 gamoj de la modalo MEZLIDA (= modalo de Sol)

G Gb A Gb B C Gb bDb Gb E F Gb
Ab Bb C Db Eb F Gb
A B C# D E F# G
Bb C D Eb F G Ab
B C# D# E F# G# A
C D E F G A Bb
Db Eb F Gb Ab Bb Cb
D E F# G A B C
Eb F G Ab Bb C Db
E F# G# A B C# D
F G A Bb C D Eb
F# G# A# B C# D# E

La muziknotoj de la 12 gamoj de la modalo EOLA (= modalo de La)

A Gb B C Gb bDb Gb E F Gb G Gb
Bb C Db Eb F Gb Ab
B C# D E F# G A
C D Eb F G Ab Bb
C# D# E F# G# A B
D E F G A Bb C
Eb F Gb Ab Bb Cb Db
E F# G A B C D
F G Ab Bb C Db Eb
F# G# A B C# D E
G A Bb C D Eb F
G# A# B C# D# E F#

La muziknotoj de la 12 gamoj de la modalo LOKRA (= modalo de Si)

B C Gb bDb Gb E F Gb G Gb A Gb
C Db Eb F Gb Ab Bb
C# D E F# G A B
D Eb F G Ab Bb C
D# E F# G# A B C#
E F G A Bb C D
F Gb Ab Bb Cb Db Eb
F# G A B C D E
G Ab Bb C Db Eb F
G# A B C# D E F#
A Bb C D Eb F G
A# B C# D# E F# G#


La 12 perpianaj pozicioj de la Gamoj Diatonaj

Gamoj Diatonaj per Piano



GAMOJ ne estas SKALOJ

Estas ja gamoj kiuj rezultas el modaloj per uzado de notoj, kaj tute ne modaloj kiuj rezultas el gamoj.

Modaloj rezultas el SKALOJ per elekto de TONIKO.


sentonika sinsekvo da notoj

Se temas pri INTERVALOJ (plentonoj, 1/2 tonoj)

   — Se ne estas toniko = skalo

   — Se estas toniko = modalo


Se temas pri NOTOJ

   — Se ne estas toniko = skalo

   — Se estas toniko = gamo KAJ modalo


Modalo povas naskigi plurajn gamojn (ĉiam 12, krom se temas pri modalo de limigita transpono).

Gamo ne povas naskigi modalojn, se iu asertus la malon ne temus pri gamo sed, laŭdifine, pri SKALO (ĉi-kaze "sentonika sinsekvo da notoj").

Mi agnoskas ke la angla vorto "SCALE" nin erarigas, ĉar ĝi povas signifi SKALOn same kiel GAMOn...


Inventaro de ĉiuj gamoj

Kun la oktavcirklo dividita en 12 egalaj partoj estas ja:

  — 126 dunotaj gamoj

  — 652 trinotaj gamoj

  — 1947 kvarnotaj gamoj

  — 3960 kvinnotaj gamoj

  — 5464 sesnotaj gamoj

  — 5544 sepnotaj gamoj

  — 3894 oknotaj gamoj

  — 1956 naŭnotaj gamoj

  — 630 deknotaj gamoj

  — 132 dekununotaj gamoj

  — 1 dekdunota gamo





 

GAMGENERILO


Gamoj per gitaro aŭ baso (4, 5 kaj 6 korda) kaj ankaŭ aliaj muzikiloj

Ĉiujn gamojn oni povas eltrovi per tiu ĉi gamgenerilo.

Gamgenerilo kun ŝlosilvortserĉilo

Ĝi estas en la franca sed oni povas tajpi la ŝlosilvorton "esperanto" per la serĉilo (1), alklaki ĝin en la suba fenestro (2) kaj vidi la mulnombrajn rezultojn en la Lingvo Internacia (3). Poste oni devas elekti rezulton per denova alklako por aperigi ĝin sur la gitar fingrotabulo.





 

Ekzotaj gamoj luditaj per elektra gitaro


Lokra 6to minimuma (Skalo Solb)

mp3: Bm F

Gradoj de la modalo: 1 / 2m / 3m / 4 / 5- / 6- / 7m

Intervaloj de la modalo: 1/2tono - plentono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono - plentono

Lokra 6to minimuma

Muziknotoj de la gamo: Si Do Re Mi Fa Solb La Si

Akompana progresio: Bm F


Komentoj

La etoso, kiu elvokas la grupon Pink Floyd, estas ege stranga kaj flugreviga.

Sed ene de tiu modalo troviĝas la fama kaj kutima "minora kvintona", krome kun la 2to minora kaj la 5to minimuma.

La notoj Fa kaj Do kompreneble bonege sonas kiam oni ilin ludas samtempe la F akordo: tamen ne hezitu ludi ilin ankaŭ samtempe la Bm akordo!




Mezlida 5to minimuma 1to minimuma (Skalo RebSolb)

mp3: Gm Gb

(En la mp3 specimeno muziko estas transponita duontono pli alte).

Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3+ / 4+ / 5 / 6+ / 7M

Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono

Eola 4to minimuma 7to minimuma

Muziknotoj de la gamo: Solb La Si Do Reb Mi Fa Solb

Akompana progresio: Gbm F


Komentoj

La akordoj similas al tiuj de "Nothing as it Seems" de la grupo Pearl Jam.

Tamen en "Nothing as it Seems" la gitaristo de Pearl Jam nur uzas la kutiman gamon, kiu estas la "minora kvintona".

Li uzas nek la 7ton maĵoran nek la 5ton minimuman!

→ Lertaĵo por flue uzi la 7ton maĵoran kaj la 5ton minimuman: samtempe la Gm akordo vi streĉu la 4ton kaj la 7ton de la minora kvintona gamo ĝis 1 plentono (kiel kutime) sed kiam okazas la Gb akordo vi streĉu nur ĝis 1 duontono...




Mezlida 2to maksimuma (Skalo La#)

mp3: G Bb C G

Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6M / 7m

Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - plentono - 1/2tono - plentono

Mezlida 2to maksimuma

Muziknotoj de la gamo: Sol La# Si Do Re Mi Fa Sol

Akompana progresio: G A# C G


Komentoj

Tiu modalo estas samtempe maĵora kaj minora kaj elvokas rokan muzikon de la sepdekaj jaroj: ĝi tamen estas tute ne konata de la eminentuloj!

Vi rimarku la "minoran kvintonan" kaj la aldonitajn 6ton maĵoran kaj 3ton maĵoran.

Se la Mezlida 2to maksimuma rilatas al la Purva Melakarta n°34 (Bhogachaayaanaata = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.




Kalaavathy (Skalo 31)

mp3: C Ab F C

Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6m / 7-

Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono

Kalaavathy

Muziknotoj de la gamo: Do Re# Mi Fa Sol Lab Sibb Do

Akompana progresio: C Ab F C


Komentoj

La gamo aspektas same kiel miksaĵo de mezorienta gamo kaj de blusa/roka gamo. Strange, ĉu ne?

La modalo estas samtempe maĵora kaj minora sed ne enhavas la "minoran kvintonan".

Se tiu modalo rilatas al la Purva Melakarta n°31 (Kalaavathy = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis ĝin per nuntempa maniero.

En la muzikaĵo "Hide Your Love" de la grupo THE ROLLING STONES toviĝas ie trifoje Ab F C C.




Iona 2to maksimuma (Skalo Re#)

mp3: C Em F7 C

Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6M / 7M

Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - plentono - plentono - 1/2tono

Lokra 6to minimuma

Muziknotoj de la gamo: Do Re# Mi Fa Sol La Si Do

Akompana progresio: C Em F7 C


Komentoj

La muziko aspektas same kiel milda kanzono kun malhela blusa koloro.

La Iona 2to maksimuma estas samtempe maĵora kaj minora, same kiel ĉiuj modaloj kiuj enhavas 2ton maksimuman.

Se la Iona 2to maksimuma rilatas al la Purva Melakarta n°35 (Sailadesaakshi = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.




Iona 2to maksimuma 6to minora (Skalo Re#Lab)

mp3: C Abm Fm C

Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6m / 7M

Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - 1/2tono - tono + 1/2tono - 1/2tono

Iona 2to maksimuma 6to minora

Muziknotoj de la gamo: Do Re# Mi Fa Sol Lab Si Do

Akompana progresio: C Abm Fm C


Komentoj

Tiu modalo havas diskretan mezorientan etoson.

La Iona 2to maksimuma 6to minora estas samtempe maĵora kaj minora, same kiel ĉiuj modaloj kiuj enhavas 2ton maksimuman.

Se la Iona 2to maksimuma 6to minora rilatas al la Purva Melakarta n°33 (Gangaatarangini = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.




Modalo kaŝita per la Enigma Modalo (Skalo 35)

mp3: D C

Gradoj de la modalo: 1 / 2M / 3M / 4 / 5- / 6- / 7m

Intervaloj de la modalo: plentono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono - plentono

Modalo kaŝita per la enigma skalo

Muziknotoj de la gamo: Re Mi Fa# Sol Lab Sibb Do Re

Akompana progresio: D C kun regea etoso


Komentoj

Tiu modalo estas maljuste ne konata kaj estas ja multe pli facile uzebla ol la Enigma Skalo!

(La Enigma Modalo estis elpensita de la komponisto Giuseppe Verdi kaj ankaŭ uzita de la gitaristo Joe Satriani).

La modalo, kiun mi elektis, estas la sama kiel la mezlida sed sen la 6to kaj kun aldonita 5to minimuma: vi do ne timu ĝin!




Iona 2to minimuma (Skalo Reb)

mp3: C A F C

Gradoj de la modalo: 1 / 2m / 3M / 4 / 5 / 6M / 7M

Intervaloj de la modalo: 1/2tono - tono + 1/2tono - 1/2tono - plentono - plentono - plentono - 1/2tono

Iona 2to minimuma

Muziknotoj de la gamo: Do Reb Mi Fa Sol La Si Do

Akompana progresio: C A F C


Komentoj

La etoso estas... malfacile difinebla!

Se la Iona 2to minimuma rilatas al la Purva Melakarta n°17 (Chaayaavathi = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.


Ŝerco

Jen la gitaristo Duane Eddy, kiu ludas la hindan modalon "Chaayaavathi" per sitaro:

mp3: Surfin' Katmandu

Mia ja scias, ke Katmandu ne troviĝas en Suda Hindio sed en Nepalo... ne gravas ;-)




Gamo el la 1a sepgrada skalo

mp3: 1HEP5

Gradoj de la modalo: 1 / 2m / 2M / 3m / 6M / 7m / 7M

Intervaloj de la modalo: 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - Tritono - 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono

la unua sepgrada skalo

Muziknotoj de la gamo: La La# Si Do Fa# Sol Sol# La

Akompana progresio: senakorda


Komentoj

La 1a sepgrada skalo certe estas unu el la plej malfacile uzeblaj skaloj el ĉiuj sepgradaj skaloj.

Mi koncekvence uzis modalon de tiu terura skalo nur por pruvi ke, se eblas ludi muzikon per tiu modalo, eblas do ludi muzikon per iu ajn modalo sepgrada!


Oni ne maltaksu tion, kion oni ne ankoraŭ konas

La mp3 specimeno pruvas, ke eblas muziki per malfacilega gamo.

Jen klara respondo por la tro multnombraj homoj, kiuj strange kaj senbaze opinias ke la ne konataj gamoj ne povas esti utilaj gamoj, eĉ ne povas esti uzeblaj gamoj!





 

Blusa minora Gamo


La notoj de la gamo

La Do bReb Mib Mi  Sol  La

La intervaloj de la modalo

plentono + 1/2tono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - plentono + 1/2tono - plentono

Ili estas tiuj de la minora kvintona gamo de La, kun aldonaĵo de la minimuma kvinto Mib.

Oni ja rajtas uzi la minoran blusan gamon sur Maĵoran progresion!




Blusa Maĵora Gamo


La notoj de la gamo

Do bReb Mib Mi  Sol  La Do

La intervaloj de la modalo

plentono - 1/2tono - 1/2tono - plentono + 1/2tono - plentono - plentono + 1/2tono

Ili estas tiuj de la Maĵora kvintona gamo de Do, kun aldonaĵo de la minora trito Mib.



Grava averto

Oni improvizas aŭtentikan blusan soloon pli per "vortoj" ol per gamoj.

Bluso estas lingvo, kies gramatikon kaj vortojn vi unue devas lerni.

Poste vi rajtos libere krei proprajn frazojn, sed vortojn vi ne mem inventos!





Blusaj progresioj (= sinsekvoj da akordoj)


Bluso 12-mezura

(A B C D E F G = La Si Do Re Mi Fa Sol)


Progresioj en Mi

— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 E7 B7


— E7 A7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 E7 B7


— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 B7 E7 E7


— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 D7 A7 E7 E7


A7 A7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 E7 E7



Progresio en La

— A7 A7 A7 A7 D7 D7 A7 A7 B7 E7 A7 A7



Progresioj en La minora

— Am Am Am Am Dm Dm Am Am Em Dm Am Em


— Am Dm Am Am Dm Dm Am Am Em Dm Am Em


— Am Am Am Am D7 D7 Am Am Em D7 Am Em


— Am D7 Am Am D7 D7 Am Am Em D7 Am Em



Progresioj en Mi minora

— Em Em Em Em Am Am Em Em C7 B7 Em Em


— Em C7/B7 Em E7 Am D7 G Em C7 B7 Em C7/B7 (Minora Ĵazo)


— Em F#m75-/B7 Em/Em7 Bm7/Bm6 Am7 Am6 G7M G6 C6 B7 G7M F#m75-/B7 (Moderna minora Ĵazo)



Progresioj en Do

— C/Am C/Am C/Am C/Am F/Dm F/Dm C/Am C/Am G/Em F/Dm C/Am C/Am


— C C C C7 F Fm C A7 D7 G7 C7 G7 (Ĵazo)


— C E7 Am C7 F G#7 C A7 D7 G7 C7 G7 (Ĵazo)



Progresioj en Sib (Moderna Ĵazo)

— Bb7 Bbm6 Bb7 Bb7 Bbm6 Bbm6/Bb° Bb7 Dm7/C#m7 Cm7 C° Bb7 F9+


— Bb7M Am7/Am6 Gm7/Gm6 Fm7/Fm6 Eb7M Ebm7 Dm7/Dm6 Dbm7/Dbm6 Cm7 Cm6 Bb7M/B° Cm7/Cm6



Bluso 8-mezura

Progresioj en Mi

— E7 B7 A7 A7 E7 B7 E7/A7 E7/B7


— E7 E7 A7 A7 E7 B7 E7 B7


— E7 E7 A7 A7 B7 B7 E7 E7



Progresio en Mi minora

— Em/A7 Em/A7 Em/A7 Em/A7 Bm A7 Em/A7 Em



Bluso 10-mezura

Progresio en Mi

— E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 B7 E7 E7



Bluso 16-mezura

Progresioj en Mi

— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 B7 A7 B7 A7 E7 E7


— E7 E° E7 A7 E E B7 B7 E7 E° E7 A7 E B7 E E


— E7 E7 E7 E7 E7 E7 B7 B7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 E7 E7




Bluso per nekonata kvintona gamo


Bluso pere de kvintona modalo 徵 (Ĉe aŭ Zhǐ)

En tonalo de Sol la notoj estas: Sol La Do Re Mi Sol.

La modalo 徵 estas modalo nek Maĵora nek minora de la Kvintona Skalo, kaj ĝi estas tute nekonata.

Jen do ekzemplo, por pruvi ke oni tamen povas ĝin sukcese uzi: mp3 specimeno.





 

Komentitaj ligiloj


Aliaj TTT-ejoj pri muziko

Kurso pri Muziko: de MEL (Muzika Esperanto Ligo)

Vikipedio: Artikolo pri la Tonsilabo de Martin Strid

Kastelo Greziljono

Vikipedio: Artikolo pri Intervalo

Vikipedio: Artikolo pri Gamo

Bertilo: Muzika indekso laŭ temoj

Bertilo: Muzika alfabeta terminaro kun difinoj

per-esperanto-muziko: Yahoo diskutlisto

Vinilkosmo: Esperanta diskeldonejo

EUROKKA: Esperanta rokmuzika asocio

vikio kantaro: Pli ol 2000 kantotekstoj

Esperanto-TV: Senhalta sinsekvo da esperantaj muzikvideoj

esperanto.net: TTT-ejoj en Esperanto pri edukado, kulturo, komunikado kaj internaciaj asocioj

KVINPETALO: Foje organizas muzikajn staĝojn en F-86410 Bouresse

Festo: Muzika internacia renkontiĝo. Festo Festo Festo!

KEF: Kultura Esperanto Festivalo.

Muzaiko: Tutmonda radio en Esperanto.



Lokaj Asocioj (en mia regiono: centra Francio)

Esperanto Tours: en la departemento 37.



Aliaj paĝoj de tiu ĉi TTT-ejo en la lingvo de Zamenhof

Gamoj per Kelta Harpo: Invertario de ĉiuj 7 notaj gamoj, kiuj ludeblas pere de la leviloj de la kelta harpo.

La Kvintona Magia Gitaro: La gitaro, kiun iu ajn kapablas ludi!

La Ringfluto: La fluto vere aparta, kiu Ĺťovringe forigas la ne selektitajn notojn.

Kanzonoj: Miaj propraj kanzonoj en Esperanto.



Demandoj aŭ rimarkigoj:

Mia Skype konto: jppoulin37




HEJMPAĜO (en la franca)