La Kvintona Magia Gitaro

La gitaro, kiun iu ajn kapablas ludi




La Kvintona Gitaro facilege ludeblas


Tiu Magia Gitaro estas elektra gitaro (ĝi ne devige estu elektra, ĉar ĝi povus kompreneble ankaŭ esti akustika) kiu petas de vi 0% da lerteco kaj 100% da instinkto por flue improvizi soloojn laŭ kvintonaj gamoj.

La Kvintona Guitaro

Maldekstramanuloj povas ludi same kiel dekstramanuloj pro la fakto ke oni nur uzas la liberajn kordojn.

Estas kvazaŭ liro (ĉu vi memoras pri la vilaĝa bardo Malmuziks, el iu fama bildstrio?), sed anstataŭ esti limigita je unu tonalo oni povas, per fiksado de kapotasto sur la fingrotabulo de la Kvintona Gitaro, ludi en ĉiuj tonaloj.

Per la SPIDER CAPO estas eĉ pli da ebecoj.

Oni povus opinii, se la punkoj ne estus forĵetinta la soloojn, ke ankaŭ la Kvintona Gitaro havas tre punkan intencon, precipe pro kontestemo de la sinteno de la "gitarherooj" kiuj fieras pri iliaj virtuozeco kaj kredigas la simplajn mortemulojn ke muzikludado estas tro malsimpla afero.

Tamen estas grava diferenco: anstataŭ forĵeti soloojn same kiel virtuozecon la Kvintona Gitaro forĵetas nur virtuozecon kaj tiel liberigas soloojn kaj kreivan menson el ia lernotrudado.

Alia grava diferenco kuŝas en la fakto ke la Kvintona Gitaro neniel havas rilaton kun la punka agresemo: ĉi kaze kontestemo estas neperforta... mi nun scias, ke vi ja ne plu estas timigitaj :-)

La Kvintona Gitaro ankaŭ havas (laŭ la vidpunkto de "muziko ludita per bravuloj por bravuloj") tre Folkan intencon... la steluloj (steluloj ja estas ŝteluloj!) iam konfiskis muzikon por ĝin enspektakligi, sed nun la Magia Gitaro alvenas por liberigi la muzikon kaj redoni ĝin al la popolo!



Ne kutima agordaĵo


羽 宮 商 角 徵 羽

La Magia Gitaro estas agordita laŭ kvintona gamo.

La kordoj, ekde la plej malakuta ĝis la plej akuta: E G A B D E.

Inter la plej malakuta kordo kaj la plej akuta kordo estas nur unu oktavo.

Vi ne uzu la kutiman kordaron ĉar iaj kordoj estus tro molaj por sonori dum aliaj kordoj rompiĝus pro tro ega streĉo!

Mi do uzis 2 E akutajn kordojn, 2 B kordojn, 1 G dikan kordon kaj 1 D kordon...



Aŭskultu la muzikon


mp3: Solo per la Gitaro Magia

Improvizado uzante nur la liberajn kordojn (kapotasto ĉe la 5a freto) dum la akordoj Am G F F.



Konkludo


La Magia Gitaro estas ideala kompletigaĵo de la Kaossilator kaj de la Diatona Gitaro.

Iu ajn kapablas improvizi sur ia ajn muziko dank' al la Kvintona Gitaro!

Eĉ tiuj kiuj neniam muzikis kapablas ludi per la kvintona gitaro!

Se vi tion malfacile kredas vi konstatu per viaj propraj okuloj (kaj oreloj!) okaze de la venonta nefermita koncerto en Château-Renault!

Vi do ludigu vian avinon aŭ vian frateton, tio mirigos vin, plezurigos ilin kaj senmistifikos muzikon!

Vi tamen povas ludi per la fingroj ĉe la fretoj: sed tiu kaze vi ĉion denove lernu, same kiel se vi uzus ian ajn akordan agordon.



Aliaj paĝoj de tiu ĉi TTT-ejo en la lingvo de Zamenhof


Muzikgamoj: Por plu lerni pri gamoj kaj modaloj.

Kelta Harpo: Aliaj informoj pri gamoj kaj modaloj, kiuj indas eĉ se vi ne ludas Keltan Harpon!

La Ringa Fluto: La fluto vere aparta, kiu Ĺťovringe forigas la ne selektitajn notojn.

Kanzonoj: Miaj propraj kanzonoj en Esperanto.



HEJMPAĜO (en la franca)