Teorio pri Skaloj, Modaloj, Gamoj kaj ankaŭ mp3 demonstradoj
Ĉi tie gamoj ne estas fingraj ekzercaĉoj, sed iloj por krei etosojn!
SKALO: difino kaj klarigoj pri la vorto "skalo", kaj desegnoj de ĉiuj el la 350 skaloj.
MODALO: difino kaj klarigoj pri la vorto "modalo", kaj desegnoj de ĉiuj el la 2047 modaloj.
GAMO: difino kaj klarigoj pri la vorto "gamo".
GAMGENERILO: serĉu kaj trovu iun ajn el la 24306 gamoj per komputila programo!
EKZOTAJ GAMOJ: mp3 demonstradoj per elektra gitaro, kun diagramoj por la fingroj.
BLUSO: blusaj gamoj kaj progresioj.
LIGILOJ: muzikaj TTT-ejoj en la Lingvo Internacia.
— # = dieso (plialtigas la noton po unu duontono);
— b = bemolo (malplialtigas la noton po unu duontono);
— A B C D E F G = La Si Do Re Mi Fa Sol;
— m = minora akordo.
MUZIKA TERMINARO de M.C. BUTLER kaj F. MERRICK (reeldonita de Muzika Esperanto-Ligo en 1992)
Skalo estas sentonika do senhierarkia aro da gradoj.
La plej taŭga bildo por simboli skalon estas cirklo, ĉar cirklo havas nek komencon nek finon.
Cirklo bildigas oktavon, en ĝi neniu grado estas toniko.
Ĉar estas neniu toniko, skalo povas esti nek maĵora nek minora.
Kompreneble, tia skalo estas koncepto, ĉar gradoj estas abstraktaĵoj.
Pro tio ĝi estas neaŭdebla ĉar nur konkretajn notojn oni kapablas aŭdi.
Skalo povas ankaŭ manifestiĝi per notoj (kompreneble sen toniko do sen hierarkio).
Jen kelkaj ekzemloj:
— la notoj de la blankaj klavoj de la piano (senkromsigna Diatona Skalo: 1 el la 12 eblecoj por tiu skalo)
— la notoj de la nigraj klavoj de la piano (tutkromsigna Kvintona Skalo: 1 el la 12 eblecoj por tiu skalo)
— la notoj de diverstonalaj diatonaj muzikiloj (malsimilaj manifestigaĵoj de la Diatona Skalo)
Eĉ en situacio kie skalo konsistas el notoj ĝi tamen estas neaŭdebla, ĉar ekde kiam oni komencas ludi ĝi iĝas gamo + modalo per enkonduko de toniko!
Kun la oktava cirklo dividita en 12 egalpartoj estas ja:
La plej fama skalo el ĉiuj skaloj estas la Diatona Skalo.
Ĝi estas sepgrada skalo kaj oni povas senerare ĝin rekoni per la 2 duontonoj apartigitaj pere de 2 tonoj unuflanke kaj de 3 tonoj aliflanke.
Ĝia komplementa skalo estas la Kvintona Skalo, skalo kiu estas ankaŭ ege fama tra la tuta mondo!
Skalo naskigas tiom da modaloj, kiom da gradoj ĝi enhavas.
Modalo estas sinsekvo da gradoj (kaj ankaŭ da intervaloj), kiun komencon oni nomas tonikon.
Oni povus image konsideri, ke malsamaj modaloj de iu skalo estas kiel malsamaj bildoj de iu objekto: ekzemple cirklo kaj rektangulo estas 2 malsamaj bildoj de cilindro.
Ĉiu modalo havas propran etoson.
IONA = modalo de Do
DORA = modalo de Re
FRIGA = modalo de Mi
LIDA = modalo de Fa
MEZLIDA = modalo de Sol
EOLA = modalo de La
LOKRA = modalo de Si
La plej famaj estas unue la modaloj IONA kaj EOLA, poste venas la modaloj MEZLIDA kaj DORA.
— IONA ekzemplo: Averto de la grupo Kajto.
— EOLA ekzemplo: Ne paŝu for de la grupo Tutmonda Muziko.
— MEZLIDA ekzemplo: En Kaĉ de la grupo Team.
— DORA ekzemplo: Mia Tero de la kantisto Ĵak Yvart.
Malpli uzitaj estas la modaloj FRIGA kaj LIDA.
— FRIGA ekzemplo: Tunga mín vertu treg ei á (Islanda mezepoka muziko).
— LIDA ekzemplo: Gralysingspringar (Norvegia tradicia muziko).
Preskaŭ ne uzita estas la modalo LOKRA.
IONA | 1 | 2M | 3M | 4 | 5 | 6M | 7M | |||||
DORA | 1 | 2M | 3m | 4 | 5 | 6M | 7m | |||||
FRIGA | 1 | 2m | 3m | 4 | 5 | 6m | 7m | |||||
LIDA | 1 | 2M | 3M | 4+ | 5 | 6M | 7M | |||||
MEZLIDA | 1 | 2M | 3M | 4 | 5 | 6M | 7m | |||||
EOLA | 1 | 2M | 3m | 4 | 5 | 6m | 7m | |||||
LOKRA | 1 | 2m | 3m | 4 | 5- | 6m | 7m |
Kun la oktava cirklo dividita en 12 egalpartoj estas ja:
Modalo ne estas modifebla per transpono: transponado ne aplikiĝas al modalo.
Modalo estas neaŭdebla: mankas la notoj.
Ĉiu modalo povas "vestiĝi" per 12 malsamaj gamoj, kiuj tamen kunhavos la saman sinsekvon da intervaloj.
Gamo estas sinsekvo da notoj ordigitaj laŭ la intervaloj de la modalo.
Notoj estas modifeblaj per transpono: gamon oni do povas transponi.
En ĉiu el la 12 malsupraj tabeloj nur notoj ŝanĝas ĉiulinee: gradoj kaj intervaloj NE ŝanĝas (ĉar ili rilatas al modalo). La ordigo de intervaloj ŝanĝas nur kiam oni eniras alian tabelon, do alian modalon.
Iona en C: la akordoj estas C Am Dm G
Eola en A: la akordoj estas Am G F F
Mezlida en G: la akordoj estas G F C G
Dora en D: la akordoj estas Dm Em
C | Gb | bDb | Gb | E | F | Gb | G | Gb | A | Gb | B |
Db | Eb | F | Gb | Ab | Bb | C | |||||
D | E | F# | G | A | B | C# | |||||
Eb | F | G | Ab | Bb | C | D | |||||
E | F# | G# | A | B | C# | D# | |||||
F | G | A | Bb | C | D | E | |||||
Gb | Ab | Bb | Cb | Db | Eb | F | |||||
G | A | B | C | D | E | F# | |||||
Ab | Bb | C | Db | Eb | F | G | |||||
A | B | C# | D | E | F# | G# | |||||
Bb | C | D | Eb | F | G | A | |||||
B | C# | D# | E | F# | G# | A# |
bDb | Gb | E | F | Gb | G | Gb | A | Gb | B | C | Gb |
Eb | F | Gb | Ab | Bb | C | Db | |||||
E | F# | G | A | B | C# | D | |||||
F | G | Ab | Bb | C | D | Eb | |||||
F# | G# | A | B | C# | D# | E | |||||
G | A | Bb | C | D | E | F | |||||
Ab | Bb | Cb | Db | Eb | F | Gb | |||||
A | B | C | D | E | F# | G | |||||
Bb | C | Db | Eb | F | G | Ab | |||||
B | C# | D | E | F# | G# | A | |||||
C | D | Eb | F | G | A | Bb | |||||
C# | D# | E | F# | G# | A# | B |
E | F | Gb | G | Gb | A | Gb | B | C | Gb | bDb | Gb |
F | Gb | Ab | Bb | C | Db | Eb | |||||
F# | G | A | B | C# | D | E | |||||
G | Ab | Bb | C | D | Eb | F | |||||
G# | A | B | C# | D# | E | F# | |||||
A | Bb | C | D | E | F | G | |||||
Bb | Cb | Db | Eb | F | Gb | Ab | |||||
B | C | D | E | F# | G | A | |||||
C | Db | Eb | F | G | Ab | Bb | |||||
C# | D | E | F# | G# | A | B | |||||
D | Eb | F | G | A | Bb | C | |||||
D# | E | F# | G# | A# | B | C# |
F | Gb | G | Gb | A | Gb | B | C | Gb | bDb | Gb | E |
Gb | Ab | Bb | C | Db | Eb | F | |||||
G | A | B | C# | D | E | F# | |||||
Ab | Bb | C | D | Eb | F | G | |||||
A | B | C# | D# | E | F# | G# | |||||
Bb | C | D | E | F | G | A | |||||
Cb | Db | Eb | F | Gb | Ab | Bb | |||||
C | D | E | F# | G | A | B | |||||
Db | Eb | F | G | Ab | Bb | C | |||||
D | E | F# | G# | A | B | C# | |||||
Eb | F | G | A | Bb | C | D | |||||
E | F# | G# | A# | B | C# | D# |
G | Gb | A | Gb | B | C | Gb | bDb | Gb | E | F | Gb |
Ab | Bb | C | Db | Eb | F | Gb | |||||
A | B | C# | D | E | F# | G | |||||
Bb | C | D | Eb | F | G | Ab | |||||
B | C# | D# | E | F# | G# | A | |||||
C | D | E | F | G | A | Bb | |||||
Db | Eb | F | Gb | Ab | Bb | Cb | |||||
D | E | F# | G | A | B | C | |||||
Eb | F | G | Ab | Bb | C | Db | |||||
E | F# | G# | A | B | C# | D | |||||
F | G | A | Bb | C | D | Eb | |||||
F# | G# | A# | B | C# | D# | E |
A | Gb | B | C | Gb | bDb | Gb | E | F | Gb | G | Gb |
Bb | C | Db | Eb | F | Gb | Ab | |||||
B | C# | D | E | F# | G | A | |||||
C | D | Eb | F | G | Ab | Bb | |||||
C# | D# | E | F# | G# | A | B | |||||
D | E | F | G | A | Bb | C | |||||
Eb | F | Gb | Ab | Bb | Cb | Db | |||||
E | F# | G | A | B | C | D | |||||
F | G | Ab | Bb | C | Db | Eb | |||||
F# | G# | A | B | C# | D | E | |||||
G | A | Bb | C | D | Eb | F | |||||
G# | A# | B | C# | D# | E | F# |
B | C | Gb | bDb | Gb | E | F | Gb | G | Gb | A | Gb |
C | Db | Eb | F | Gb | Ab | Bb | |||||
C# | D | E | F# | G | A | B | |||||
D | Eb | F | G | Ab | Bb | C | |||||
D# | E | F# | G# | A | B | C# | |||||
E | F | G | A | Bb | C | D | |||||
F | Gb | Ab | Bb | Cb | Db | Eb | |||||
F# | G | A | B | C | D | E | |||||
G | Ab | Bb | C | Db | Eb | F | |||||
G# | A | B | C# | D | E | F# | |||||
A | Bb | C | D | Eb | F | G | |||||
A# | B | C# | D# | E | F# | G# |
Estas ja gamoj kiuj rezultas el modaloj per uzado de notoj, kaj tute ne modaloj kiuj rezultas el gamoj.
Modaloj rezultas el SKALOJ per elekto de TONIKO.
— Se ne estas toniko = skalo
— Se estas toniko = modalo
— Se ne estas toniko = skalo
— Se estas toniko = gamo KAJ modalo
Modalo povas naskigi plurajn gamojn (ĉiam 12, krom se temas pri modalo de limigita transpono).
Gamo ne povas naskigi modalojn, se iu asertus la malon ne temus pri gamo sed, laŭdifine, pri SKALO (ĉi-kaze "sentonika sinsekvo da notoj").
Mi agnoskas ke la angla vorto "SCALE" nin erarigas, ĉar ĝi povas signifi SKALOn same kiel GAMOn...
Kun la oktavcirklo dividita en 12 egalaj partoj estas ja:
— 126 dunotaj gamoj
— 652 trinotaj gamoj
— 1947 kvarnotaj gamoj
— 3960 kvinnotaj gamoj
— 5464 sesnotaj gamoj
— 5544 sepnotaj gamoj
— 3894 oknotaj gamoj
— 1956 naŭnotaj gamoj
— 630 deknotaj gamoj
— 132 dekununotaj gamoj
— 1 dekdunota gamo
Ĉiujn gamojn oni povas eltrovi per tiu ĉi gamgenerilo.
Ĝi estas en la franca sed oni povas tajpi la ŝlosilvorton "esperanto" per la serĉilo (1), alklaki ĝin en la suba fenestro (2) kaj vidi la mulnombrajn rezultojn en la Lingvo Internacia (3). Poste oni devas elekti rezulton per denova alklako por aperigi ĝin sur la gitar fingrotabulo.
Gradoj de la modalo: 1 / 2m / 3m / 4 / 5- / 6- / 7m
Intervaloj de la modalo: 1/2tono - plentono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono - plentono
Muziknotoj de la gamo: Si Do Re Mi Fa Solb La Si
Akompana progresio: Bm F
La etoso, kiu elvokas la grupon Pink Floyd, estas ege stranga kaj flugreviga.
Sed ene de tiu modalo troviĝas la fama kaj kutima "minora kvintona", krome kun la 2to minora kaj la 5to minimuma.
La notoj Fa kaj Do kompreneble bonege sonas kiam oni ilin ludas samtempe la F akordo: tamen ne hezitu ludi ilin ankaŭ samtempe la Bm akordo!
(En la mp3 specimeno muziko estas transponita duontono pli alte).
Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3+ / 4+ / 5 / 6+ / 7M
Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono
Muziknotoj de la gamo: Solb La Si Do Reb Mi Fa Solb
Akompana progresio: Gbm F
La akordoj similas al tiuj de "Nothing as it Seems" de la grupo Pearl Jam.
Tamen en "Nothing as it Seems" la gitaristo de Pearl Jam nur uzas la kutiman gamon, kiu estas la "minora kvintona".
Li uzas nek la 7ton maĵoran nek la 5ton minimuman!
→ Lertaĵo por flue uzi la 7ton maĵoran kaj la 5ton minimuman: samtempe la Gm akordo vi streĉu la 4ton kaj la 7ton de la minora kvintona gamo ĝis 1 plentono (kiel kutime) sed kiam okazas la Gb akordo vi streĉu nur ĝis 1 duontono...
Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6M / 7m
Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - plentono - 1/2tono - plentono
Muziknotoj de la gamo: Sol La# Si Do Re Mi Fa Sol
Akompana progresio: G A# C G
Tiu modalo estas samtempe maĵora kaj minora kaj elvokas rokan muzikon de la sepdekaj jaroj: ĝi tamen estas tute ne konata de la eminentuloj!
Vi rimarku la "minoran kvintonan" kaj la aldonitajn 6ton maĵoran kaj 3ton maĵoran.
Se la Mezlida 2to maksimuma rilatas al la Purva Melakarta n°34 (Bhogachaayaanaata = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.
Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6m / 7-
Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono
Muziknotoj de la gamo: Do Re# Mi Fa Sol Lab Sibb Do
Akompana progresio: C Ab F C
La gamo aspektas same kiel miksaĵo de mezorienta gamo kaj de blusa/roka gamo. Strange, ĉu ne?
La modalo estas samtempe maĵora kaj minora sed ne enhavas la "minoran kvintonan".
Se tiu modalo rilatas al la Purva Melakarta n°31 (Kalaavathy = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis ĝin per nuntempa maniero.
En la muzikaĵo "Hide Your Love" de la grupo THE ROLLING STONES toviĝas ie trifoje Ab F C C.
Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6M / 7M
Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - plentono - plentono - 1/2tono
Muziknotoj de la gamo: Do Re# Mi Fa Sol La Si Do
Akompana progresio: C Em F7 C
La muziko aspektas same kiel milda kanzono kun malhela blusa koloro.
La Iona 2to maksimuma estas samtempe maĵora kaj minora, same kiel ĉiuj modaloj kiuj enhavas 2ton maksimuman.
Se la Iona 2to maksimuma rilatas al la Purva Melakarta n°35 (Sailadesaakshi = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.
Gradoj de la modalo: 1 / 2+ / 3M / 4 / 5 / 6m / 7M
Intervaloj de la modalo: tono + 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - plentono - 1/2tono - tono + 1/2tono - 1/2tono
Muziknotoj de la gamo: Do Re# Mi Fa Sol Lab Si Do
Akompana progresio: C Abm Fm C
Tiu modalo havas diskretan mezorientan etoson.
La Iona 2to maksimuma 6to minora estas samtempe maĵora kaj minora, same kiel ĉiuj modaloj kiuj enhavas 2ton maksimuman.
Se la Iona 2to maksimuma 6to minora rilatas al la Purva Melakarta n°33 (Gangaatarangini = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.
Gradoj de la modalo: 1 / 2M / 3M / 4 / 5- / 6- / 7m
Intervaloj de la modalo: plentono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - tono + 1/2tono - plentono
Muziknotoj de la gamo: Re Mi Fa# Sol Lab Sibb Do Re
Akompana progresio: D C kun regea etoso
Tiu modalo estas maljuste ne konata kaj estas ja multe pli facile uzebla ol la Enigma Skalo!
(La Enigma Modalo estis elpensita de la komponisto Giuseppe Verdi kaj ankaŭ uzita de la gitaristo Joe Satriani).
La modalo, kiun mi elektis, estas la sama kiel la mezlida sed sen la 6to kaj kun aldonita 5to minimuma: vi do ne timu ĝin!
Gradoj de la modalo: 1 / 2m / 3M / 4 / 5 / 6M / 7M
Intervaloj de la modalo: 1/2tono - tono + 1/2tono - 1/2tono - plentono - plentono - plentono - 1/2tono
Muziknotoj de la gamo: Do Reb Mi Fa Sol La Si Do
Akompana progresio: C A F C
La etoso estas... malfacile difinebla!
Se la Iona 2to minimuma rilatas al la Purva Melakarta n°17 (Chaayaavathi = modalo de Suda Hindio) mi tamen uzis la modalon per nuntempa maniero.
Jen la gitaristo Duane Eddy, kiu ludas la hindan modalon "Chaayaavathi" per sitaro:
Mia ja scias, ke Katmandu ne troviĝas en Suda Hindio sed en Nepalo... ne gravas ;-)
Gradoj de la modalo: 1 / 2m / 2M / 3m / 6M / 7m / 7M
Intervaloj de la modalo: 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono - Tritono - 1/2tono - 1/2tono - 1/2tono
Muziknotoj de la gamo: La La# Si Do Fa# Sol Sol# La
Akompana progresio: senakorda
La 1a sepgrada skalo certe estas unu el la plej malfacile uzeblaj skaloj el ĉiuj sepgradaj skaloj.
Mi koncekvence uzis modalon de tiu terura skalo nur por pruvi ke, se eblas ludi muzikon per tiu modalo, eblas do ludi muzikon per iu ajn modalo sepgrada!
La mp3 specimeno pruvas, ke eblas muziki per malfacilega gamo.
Jen klara respondo por la tro multnombraj homoj, kiuj strange kaj senbaze opinias ke la ne konataj gamoj ne povas esti utilaj gamoj, eĉ ne povas esti uzeblaj gamoj!
La | Do | bReb | Mib | Mi | Sol | La |
plentono + 1/2tono - plentono - 1/2tono - 1/2tono - plentono + 1/2tono - plentono
Ili estas tiuj de la minora kvintona gamo de La, kun aldonaĵo de la minimuma kvinto Mib.
Oni ja rajtas uzi la minoran blusan gamon sur Maĵoran progresion!
Do | bReb | Mib | Mi | Sol | La | Do |
plentono - 1/2tono - 1/2tono - plentono + 1/2tono - plentono - plentono + 1/2tono
Ili estas tiuj de la Maĵora kvintona gamo de Do, kun aldonaĵo de la minora trito Mib.
Oni improvizas aŭtentikan blusan soloon pli per "vortoj" ol per gamoj.
Bluso estas lingvo, kies gramatikon kaj vortojn vi unue devas lerni.
Poste vi rajtos libere krei proprajn frazojn, sed vortojn vi ne mem inventos!
(A B C D E F G = La Si Do Re Mi Fa Sol)
— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 E7 B7
— E7 A7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 E7 B7
— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 B7 E7 E7
— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 D7 A7 E7 E7
— A7 A7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 E7 E7
— A7 A7 A7 A7 D7 D7 A7 A7 B7 E7 A7 A7
— Am Am Am Am Dm Dm Am Am Em Dm Am Em
— Am Dm Am Am Dm Dm Am Am Em Dm Am Em
— Am Am Am Am D7 D7 Am Am Em D7 Am Em
— Am D7 Am Am D7 D7 Am Am Em D7 Am Em
— Em Em Em Em Am Am Em Em C7 B7 Em Em
— Em C7/B7 Em E7 Am D7 G Em C7 B7 Em C7/B7 (Minora Ĵazo)
— Em F#m75-/B7 Em/Em7 Bm7/Bm6 Am7 Am6 G7M G6 C6 B7 G7M F#m75-/B7 (Moderna minora Ĵazo)
— C/Am C/Am C/Am C/Am F/Dm F/Dm C/Am C/Am G/Em F/Dm C/Am C/Am
— C C C C7 F Fm C A7 D7 G7 C7 G7 (Ĵazo)
— C E7 Am C7 F G#7 C A7 D7 G7 C7 G7 (Ĵazo)
— Bb7 Bbm6 Bb7 Bb7 Bbm6 Bbm6/Bb° Bb7 Dm7/C#m7 Cm7 C° Bb7 F9+
— Bb7M Am7/Am6 Gm7/Gm6 Fm7/Fm6 Eb7M Ebm7 Dm7/Dm6 Dbm7/Dbm6 Cm7 Cm6 Bb7M/B° Cm7/Cm6
— E7 B7 A7 A7 E7 B7 E7/A7 E7/B7
— E7 E7 A7 A7 E7 B7 E7 B7
— E7 E7 A7 A7 B7 B7 E7 E7
— Em/A7 Em/A7 Em/A7 Em/A7 Bm A7 Em/A7 Em
— E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 B7 E7 E7
— E7 E7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 B7 A7 B7 A7 B7 A7 E7 E7
— E7 E° E7 A7 E E B7 B7 E7 E° E7 A7 E B7 E E
— E7 E7 E7 E7 E7 E7 B7 B7 E7 E7 A7 A7 E7 E7 E7 E7
En tonalo de Sol la notoj estas: Sol La Do Re Mi Sol.
La modalo 徵 estas modalo nek Maĵora nek minora de la Kvintona Skalo, kaj ĝi estas tute nekonata.
Jen do ekzemplo, por pruvi ke oni tamen povas ĝin sukcese uzi: mp3 specimeno.
Kurso pri Muziko: de MEL (Muzika Esperanto Ligo)
Vikipedio: Artikolo pri la Tonsilabo de Martin Strid
Vikipedio: Artikolo pri Intervalo
Vikipedio: Artikolo pri Gamo
Bertilo: Muzika indekso laŭ temoj
Bertilo: Muzika alfabeta terminaro kun difinoj
per-esperanto-muziko: Yahoo diskutlisto
Vinilkosmo: Esperanta diskeldonejo
EUROKKA: Esperanta rokmuzika asocio
vikio kantaro: Pli ol 2000 kantotekstoj
Esperanto-TV: Senhalta sinsekvo da esperantaj muzikvideoj
esperanto.net: TTT-ejoj en Esperanto pri edukado, kulturo, komunikado kaj internaciaj asocioj
KVINPETALO: Foje organizas muzikajn staĝojn en F-86410 Bouresse
Festo: Muzika internacia renkontiĝo. Festo Festo Festo!
KEF: Kultura Esperanto Festivalo.
Muzaiko: Tutmonda radio en Esperanto.
Esperanto Tours: en la departemento 37.
Gamoj per Kelta Harpo: Invertario de ĉiuj 7 notaj gamoj, kiuj ludeblas pere de la leviloj de la kelta harpo.
La Kvintona Magia Gitaro: La gitaro, kiun iu ajn kapablas ludi!
La Ringfluto: La fluto vere aparta, kiu Ĺťovringe forigas la ne selektitajn notojn.
Kanzonoj: Miaj propraj kanzonoj en Esperanto.
Demandoj aŭ rimarkigoj:
Mia Skype konto: jppoulin37